Tanggula fervoja stacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La stacidomo de Tanggula
Kajo de la fervoja stacidomo en Tanggula

Tanggula fervoja stacio (ĉine: 唐古拉站; pinjine: táng gǔ lā zhàn) estas fervoja stacidomo en Tibeto, Ĉinio.

La stacio, inaŭgurita la 1-an de julio 2006 situas 5.068 metrojn super la maro, kaj estas tial la plej alta stacio en la mondo. Ĝi superas la staciojn de Ticlio (Peruo, 4.829 m), Condor (Bolivio, 4.786 m) kaj Galera (Peruo, 4.781 m). Ĝi situas malpli ol kilometro for de la intermonto de Tanggula, kiu situas je alteco de 5.072 m.

En 2008, Tanggula Railtours[1] lanĉos turisman fervojan servon inter Pekino kaj Lasao tra la intermonto de Tanggula per tri aparte konstruitaj luksotrajnoj.[1]


Referencoj

Vidu ankaŭ