Tas-Jurjaĥa minejo
Tas-Jurjaĥa minejo | |||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Тас-Юряхское | |||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
Tas-Jurjaĥa minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jakutio (Rusio), 75 km sud-okcidente de la urbo Mirnij kaj estas parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1981.
Geologio[redakti | redakti fonton]
La minejo estas ligita al la samnoma antiklinalo de la Mirnij-elstaraĵo ene de la nord-orienta parto de la Nepo-Botuoba anteklizo de la Siberia kratono. Ĝia grandeco estas (19-23) x (35-38) km, amplitudo 35-40 m. Sekco de la minejo konsistas el la terigenaj, karbonataj, halogenaj rokaĵoj de kvaternaro, ĵurasio, kambrio kaj ediakaro, kies komuna malkovrita dikeco estas 2067 m. Industrian signifon havas la terigenaj kolektujoj de la (de malsupre supren) talaĥa kaj botuoba horizontoj de ediakaro.
En la talaĥa horizonto efikaj gasohavaj tavoloj estas dikaj 3,4-13 m, poreco 14-16%, gasosatureco 56-63%, tavolpremo 13,9-14,1 MPa. En la gasa parto botuoba horizonto efikaj gasohavaj tavoloj dikas 1 ĝis 21,6 m, poreco 10-14%, gasosatureco 85-88%, tavolpremo 14,1 MPa. En la naftoparto efika dikeco ne superas 13,5 m, poreco 8-14%, naftosatureco 76-96%.
Konsisto de la gaso: metano 79,9-86,2%, etano 4,3-7,4%, propano 1,5-2,5%, butano 0,7-0,9%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 0,7-0,8%, azoto kaj heliumo 0,5-0,6%, karbonduoksido 6,1-7,9%.
En 2002 la gaskapacito estis taksita je 102,7 miliardoj da kubaj metroj kaj la gaselminigado sumis je 0,1 miliardoj da kubaj metroj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Пантелеев, Г. Ф.. [2004] Р. И. Вяхирев: Тас-Юряхское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 428. ISBN 5-85270-327-3.