Tauernbahn-muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tauernbahn-muzeo
fervoja muzeo
Lando Aŭstrio vd
Situo Schwarzach im Pongau
Adreso Bahnhofstraße 14, 5620 Schwarzach
Koordinatoj 47° 19′ 8″ N, 13° 9′ 22″ O (mapo)47.31886613.156008Koordinatoj: 47° 19′ 8″ N, 13° 9′ 22″ O (mapo)
Tauernbahn-muzeo (Germanio)
Tauernbahn-muzeo (Germanio)
DEC
Tauernbahn-muzeo
Tauernbahn-muzeo
Situo de Tauernbahn-muzeo
Map
Tauernbahn-muzeo
Retpaĝo http://www.museum-tauernbahn.at
vdr
emblemo de Tauernbahn
lokomotivo 1245.514 en la muzeo de Schwarzach

Tauernbahn-muzeo estas fervoja muzeo en Schwarzach im Pongau en Aŭstrujo starigite en la 2001-a jaro laŭ planoj de la arĥitekto Adolf Krischanitz.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kaŭzo de muzeofaro estis okaze de la 100-a datreveno de la malfermo de la fervojlinio inter Schwarzach kaj Spittal an der Drau kiu nomiĝas en la germana lingvo Tauernbahn pro sia konduko trans la montaro Hohe Tauern. Sekve temas pri la plej malnova fervojmuzeo en Salcburgio. La menciita fervojlinio estas unu el la plej gravaj surrelaj trafikoridnroj inter la nordo kaj la sudo de Eŭropo.

Ĝi konsistas en nova konstruaĵo, en remizo restaŭrita fare de anoj de la muzea societo kaj liberaera areo kun interesaj gapotaj aferoj. La tuta komplekso troviĝas rekte ĉe la stacidomo de Schwarzach-St. Veit. Ekde 2009 spekteblas teretaĝe daŭra ekspozicio kun la titolo Die Tauernbahn Der (z)weite Weg nach Triest (la dua vojo al fora Triesto). En la unua etaĝo estas maketa fervojo kun originalaj modeloj de aĵoj ĉe Tauernbahn. Muzee interesas ankaŭ vagonoj kaj lokomotivoj historiaj, ekz. elektra de la serio BBÖ 1170.2/ÖBB 1245.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.31886613.156008