Taunus Wunderland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo Taunus Wunderland 2009
Onda fervojo

Taunus Wunderland (Taŭnusa Mirlando) estas amuzparko en arbaro apud Schlangenbad. Ĝi situas en la montaro Taunus ĉ. 10 km nordokcidente de Wiesbaden.

La parko fondiĝis en 1966 kaj prezentis origine fabelojn kaj karesbestojn. Ĉefaj celgrupoj estis infanetoj kaj familioj. En 1998 ĝi pluevoluis al amuzparko kaj fariĝis interesa por homoj de ĉia aĝo. Al la ĉefaj allogaĵoj de la parko apartenas torenta akvofervojo, ondaj fervojoj kaj alta ĉenkaruselo. Ekde tiam, la dometoj prezentantaj scenojn el fabeloj iom post iom malaperis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.1158.1102777777778