Taverny
El Vikipedio
| Taverny | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Francilio | ||
| Departemento | Val-d'Oise | ||
| Arondismento | Pontoise | ||
| Kantono | Taverny (ĉefurbo) |
||
| Urbestro | S-ro Maurice Boscavert 1989-2008 |
||
| Poŝtkodo | 95150 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 95607 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 26092 (1999) | ||
| Loĝdenso | 2 472 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 2′ N, 2° 14′ O49.0258333333332.2266666666667Koordinatoj: 49° 2′ N, 2° 14′ O | ||
| Alto | De 55 al 188 m | ||
| Areo | 10,48 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Taverny [taverni] estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 26 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Tabernaciens. La nomo de la urbo devenas de la latina Taberniacum.
Ĉe Taverny situas la subtera komandejo de la franca armilaro nukleara ("Forces Aériennes Stratégiques" = F.A.S.) en la bazo 921 de la aeraj fortoj strategiaj.
Geografio [redakti]
Taverny troviĝas ene de la valo de Montmorency, 20 kilometrojn nord-okcidente de Parizo, tuj antaŭ la forsto de Montmorency.