Teutoburger Wald

El Vikipedio
(Alidirektita el Teŭtoburga arbaro)
Saltu al: navigado, serĉo

51°53′N 8°48′O  /  51.883°N, 8.8°O / 51.883; 8.8 (Teutoburger Wald)Koordinatoj: 51°53′N 8°48′O  /  51.883°N, 8.8°O / 51.883; 8.8 (Teutoburger Wald)

Situo
monumento de Arminio proksime de Detmold
rigardo de la Hermannsdenkmal nordokcidenten trans Teutoburger Wald

La Teŭtoburga Arbaro - germane Teutoburger Wald - estas mezalta montaro en norda Germanio. Ĝin unue menciis Publius Cornelius Tacitus, kiel lokon de la batalo inter Varus kaj Arminio (Batalo de Varus). La latina esprimo estis Teutoburgiensi saltus.

Kiam post la 16-a jarcento historiistoj interesiĝis pri tiu historio, ili serĉis la lokon de la batalo kaj pensis, ke ĝi estis proksime de Detmold en la montaro Osning. Tie oni starigis monumenton de Arminio, germane Hermannsdenkmal. La montaron Osning oni renomis Teutoburger Wald.

En 1997 oni eltrovis, ke la batalo okazis plej verŝajne en la pli norda montaro Wiehengebirge, norde de Osnabrück ĉe la vilaĝo Kalkriese. La renomado de la Osning estis do eraro. Oni devintus renomi la Wiehengebirge en Teutoburger Wald. Ŝercemuloj proponas, transporti la monumenton de Arminius norden al la vera loko de la batalo.

Konata urbeto estas Tecklenburg.