La Teatro Viktoria Eŭgenia (eŭskeVictoria Eugenia Antzokia) estas teatro kiu apartenas al la urbo Donostio en Eŭskio, (Hispanio). Ĝi estas verkaĵo de la arkitekto Francisco de Urcola, inaŭgurita en 1912. Ĝi estis scenejo de gravaj premieroj de zarzuelo kaj de ĉiuj eldonoj de la Donostia Internacia Filmfestivalo ĝis 1999, kiam la teatro estis scenejo de okazintaĵoj kiel la mondaj premieroj de la filmoj Vertiĝo kaj Kun la morto ĉe la kalkanoj de Alfred Hitchcock. Inter la jaroj 2001 kaj 2007 oni entreprenis ĝian plej vastan reformadon. Laŭlonge de ĝia historio ĝi estis la centro de la vigla kultura vivo de la urbo kaj ĝi nuntempe troviĝas inter la plej gravaj, famaj kaj prestiĝaj teatroj de Hispanio.