Teatro je Meiningen
La Teatro je Meiningen (germane: Meininger Theater) estas kvarfaka teatro en la turingia urbo Meiningen.
Priskribo
La ensemblo de la teatro prezentas muzikteatraĵojn (opero, opereto, muzikalo), dramojn, koncertojn kaj pupteatraĵojn. Krom tio la oferton kompletigas baletoj kaj junularteatraĵoj, kiujn produktas kaj prezentas la Turingia Landa Teatro je Eisenach. Alligita al la teatro krom tio estas la fama Kortega Kapelo je Meiningen. La tradiciriĉa teatro nomiĝas ankaŭ Sudturingia Ŝtata Teatro.
La teatrejo estas la naskigdomo de la ĝis nun praktikata moderna reĝioteatro. Fine de la 19-a jarcento ĝi estis diskoniginta ĉi tiun profundan teatroreformadon per multaj gastprezentadoj en tuta Eŭropo. Ĉi tiu tradicio i.a. igis la teatron de Meiningen unu el la gravaj teatroj ne nur en Turingio kaj sekurigas al ĝi ĝis nun apartan pozicion en la teatromondo. Tio stampis la memkomprenon de la urbo Meiningen kiel teatra urbo.