Techirghiol-lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Techirghiol-lago
lago [+]

SituoDistrikto Constanța, Rumanio
- koordinatoj44° 2′ 30″ N, 28° 38′ 0″ O (mapo)44.04166666666728.633333333333Koordinatoj: 44° 2′ 30″ N, 28° 38′ 0″ O (mapo) [+]
Areo11,6 km² (1 160 ha) [+]

Techirghiol-lago (Rumanio)
Techirghiol-lago (Rumanio)
DEC
Techirghiol-lago
Techirghiol-lago
Map
Techirghiol-lago
Vikimedia Komunejo:  Techirghiol Lagoon [+]
vdr

La Techirghiol-lago (ankaŭ Tekirghiol) situas en Rumanio rekte ĉe la Nigra maro ĉe Techirghiol, inter la banlokoj Eforie Nord kaj Eforie Sud. Ĝi estas la plej granda sala lago de Rumanio kaj havas la surfacon de ĉ. 11 km². La mikrofaŭno kaj flaŭro de la forte sala kaj minerala marakvo akomodiĝis al la medio. Ĝi konsistas el bakterioj, verdalgoj kaj krustacoj.

Eforie Nord kun Techirghiol-lago

La ŝlimo de la maro estas uzata por kuracado en la najbaraj banejoj Eforie Nord kaj Eforie Sud. La traktado efikas okaze de reŭmataj kaj endokrinaj malsanoj.