Teknologia Universitato Kim Chaek

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektronika biblioteko de la universitato

Teknologia Universitato Kim Chaek (koree 김책공업종합대학) estas universitato en la ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi situas en Chung-guyŏk, Pjongjango. La Universitato estas nomita omaĝe al Kim Chaek (1903-1951), nacia heroo de Nord-Koreio.

En la teknologia universitato studas ĉ. 10 mil studentoj.