Tekstilkontoro (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La erfurta centra oficejo (maldekstre) kaj la filio en Chemnitz (dekstre) sur leterkapo de Einkaufsgenossenschaft (ĉ. 1920)

La Tekstilkontoro (germane: Textilkontor) estis ekde 1920 kombinita deponejo kaj oficejo en Erfurto, Germanio, Theo-Neubauer-strato 25. Estante monumentprotektindaĵo ĝi kadukiĝis pro maluzo ekde 1990 kaj malkonstruitis finfine en decembro 2014.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo starigitis por la en 1900 en Gera fundita kompanio Deutsche Einkaufsgenossenschaft für Kurz-, Weiß- und Wollwaren eGmbH (=Germana aĉetadkompanio por kudromaterialoj, subvestoj kaj lanaj varoj) kiu ekde 1947 kontinuigitis komerce en okcidentgermana Neuss sub la nomo Deutsche Einkaufsgenossenschaft für Textilwaren eGmbH.[1][2] Temis pri unu el la plej grandaj entekstilbranĉaj kompanio havante en la jaro 1925 spezon de 12.212.000 germanaj markoj.[3] La saman tempon indikatas por la centro erfurta grundareo de 8.200 kvadrataj metroj kaj uzareo de 10.600 kvadrataj metroj sur kvin etaĝoj.

La novkonstruaĵo troviĝis ene de fermita loĝdomkomplekso kaj aldonitis al norde situinta (pereinta) antaŭdomo de ĉe Müffling-strato 25 (post 1945 Theo-Neubauer-strato 25). Koncerne konstrustilon temis pri ŝtalbetona skeletaĵo, la fasadoj estis novklasikismaj, la tegmento estis brika.

La unua konstrufazo de 1912, kies norda fasado videblas sur la leterkapo de la kompanio, ampleksis la uestan parton de la ejo kun kvin aksoj kaj la triaksan, supre per gabloj provizitan rizaliton. Pli malfrue la konstruaĵo pligrandigitis eosten per kvin aksoj kaj duaksa rizalito. Ĉe la suda longa fasado de la konstruaĵo estis tri unuaksaj antaŭkonstruaĵoj por la vertikaltaŭgigo per ŝtuparoj respektive liftoj. Pri la arkitekto(j) la hodiaŭ alireblaj fontoj silentas.[4]

En 1939 planitis pligrandiĝo nova je tri multspacaj flankaj aloj, kio pro la Dua mondmilito ne realiĝis. En 1950 la tuto apartenis al Verband Thüringer Konsum, Abteilung Textil, poste al Großhandelsgesellschaft (GHG) Textilwaren. Estante malfunkcia ekde 1990 kaj pli kaj pli kaduka la komplekso nur ĝenadis la najbarojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Iris Pelny: Erfurter Großhandelslager wirkte lange wie ein Stadtschloss. En: Thüringer Allgemeine, eldono erfurta de la 19.6.2012. (surrete[rompita ligilo])
  • Birgit Kummer: Historisches Textilkontor verschwindet. En: Thüringer Allgemeine, eldono erfurta de la 15. 12.2014. (surrete Arkivigite je 2018-07-04 per la retarkivo Wayback Machine)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dieter von Schmädel: Führung im Interessenverband. Probleme der innerverbandlichen Willensbildung. (= Untersuchungen über Gruppen und Verbände, Band 7.) Duncker & Humblot, Berlin 1968, p. 212.
  2. Heinz Kleinen: Die Expansion mittelständischer Handelsbetriebe durch Großzusammenschlüsse. (= Abhandlungen zur Mittelstandsforschung, Band 32.) Westdeutscher Verlag, Köln / Opladen 1968, p. 73.
  3. Volkswirtschaftliche Chronik für das Jahr 1926. G. Fischer, Jena 1926, p. 164.
  4. Por la filio en Chemnitz ja fariĝis inter 1928 kaj 1929 novkonstruaĵo fare de la erfurta arkitekto Georg Bierbaum. (Jens Kassner: Chemnitz in den „Goldenen Zwanzigern“. Architektur und Stadtentwicklung. Chemnitz 2000, ISBN 3-910186-28-9, p. 47.) Bierbaum responsis ankaŭ pri diversaj industriaj konstruaĵoj en Erfurto, ekz. pri tre proksime situintaj ejoj de la maltejo Wolff. Ĉu Bierbaum aktivis jam en la jaro 1912-a en Erfurta kaj sekve povus esti la farinto de ĉi tia ejero, tute malklaras!

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Textilkontor (Erfurt) en la germana Vikipedio.

50.97962511.047032