Telefonisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Telefonisto estas nuntempe jam apenaŭ ekzistanta profesio, plenumita precipe de virinoj.

Telefonistinoj dum laborado
Telefonista mentona telefoneto, uzante ĝin ambaŭ manoj estas liberaj, tamen ili povas komunikadi

Ili permane interligis la vokantojn kun la petitaj abonuloj en la neaŭtomataj telefoncentraloj. Ĉe la komencaj tempoj ili laboris starantaj, poste sidantaj.

La laboro

La telefonistino ekrigardas (ekzemple lampeto eklumas) [dumnokte ankaŭ ekaŭdas] telefonadan intencon de la vokantoj. Ŝi interligiĝas al la vokanto kaj demandas la petitan telefonnumeron. Se tio troviĝas loke, ŝi tuj faras la interligon. Kaze de longdistanca voko, ŝi notas la datojn sur bileton. Fine ŝi diras: "mi notis, bonvolu atendi" kaj malligas la kontakton. Poste ŝi aŭ iu alia kontaktiĝas kun la petita centralo kaj transdonas la datojn. La fora telefonistino kontaktiĝas kun la petita abonulo kaj diras: "vi havas londistancan vokon, bonvolu atendi". Kaze de okupiteco la telefonistino rajtas disligi la paroladon. Ŝi revokas la unuan telefonistinon, kiu faras preta la longdistancan vokon. Ŝi diras: "mi donas la petitan abonulon, bonvolu paroli" kaj tuj komencas mezuri la paroltempon. Fine de la parolado la telefoncentralo denove signas. Ŝi enligiĝas kaj demandas: Ĉu finiĝis?. Se neniu respondas, notas rezulton de paroltempo sur la bilaton kaj disligas la kontakton. Kaze de loka voko ĝenerale oni ne mezuris la paroltempon.

Se loka lineo signas, la salutvorto estas "centralo", en alia kazo: la loknomo.