Tema vokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En hindeŭropa lingviko, tema vokaloradika vokalo estas la dependa fleksia morfemo kiu funkcias por indiki la kategorion de la leksemo, sendepende ĉu tiu funkcias kiel verbo aŭ ne. La nomoj, adjektivoj kaj verboj kiuj havas teman vokalon estas konataj kiel temaj, kaj tiuj al kiuj mankas tio estas konataj kiel netemaj. Ĝenerale, tema vokalo estas ajna vokalo kiu estas je la fino de la radiko de vorto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En hispana[redakti | redakti fonton]

En hispana, la netemaj verboj kiuj ekzistis en latino adaptiĝis, kaj en la nova lingvo aperis tri konjugacioj laŭ tri temaj vokaloj, nome la jenaj:

  • 1a konjugacio: infinitivo kun finaĵo en -ar
  • 2a konjugacio: infinitivo kun finaĵo en -er
  • 3a konjugacio: infinitivo kun finaĵo en -ir

En portugala[redakti | redakti fonton]

Estas du tipoj de "nomoj" en portugala lingvo: substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko + tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari multe-nombron oni plejofte metas -s post la tema vokalo; se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, escepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klara): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knaboj), lebre/lebres (leporo/leporoj), lápis/lápis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]