Templo de Papeete

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Templo de Papeete
300px
Bazaj informoj
Loko Papeete, Tahitio
Religia aliĝo Mormonismo
Ŝtato Flago de Francio Tahitio
Religia statuso Sanktejo
Arkitektura priskribo
Karakterizaĵoj
v  d  r
Information icon.svg

La templo de Papeete estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 27 konstruita de la eklezio kaj la sola templo en Tahitio, lokita en la komunumo de Pirae norde de la insulo de Papeete. La templo de Papeete estis konstruita kun ekstera finitaĵo pentrita per stuko de gipso uzante importitan blankan sablon, kun dezajno modifita de la klasika sola pinaklo, la sama strukturo kiun havas aliaj temploj de Pacifiko, kiel la templo de Apio, rekonstruita en 2005 kaj la templo de Nukualofo en unu el la insuloj de Tongo. La templo havas areon de 923 kvadratmetroj de konstruo, ĝi havas du salonojn por la mormonaj reglamentoj kaj du salonojn por geedziĝaj ceremonioj.