Teorio de Puŝetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de muŝo ĉe la fundo de pisejo plibonigas la celaj kapabloj de viroj kaj malaltigas la purigadkostojn.
Ŝtuparo montrante la uzatajn kaloriojn

La Teorio de puŝetoj estas koncepto de kondutismaj sciencoj, de politika teorio kaj ekonomiko eltirita de industri-dezajnaj praktikoj, kiu argumentas, ke nerektaj sugestoj povas, sen devigi, influi la instigojn, motivigojn kaj decidojn de grupoj kaj individuoj, almenaŭ same efike, se ne pli efike ol rekta instrukcio, leĝaro aŭ devigo.

Tiu koncepto rilatas al la verkoj de la Universitato de Ĉikago, kiel la ekonomikisto Richard Thaler kaj la juristo Cass Sunstein. Iliaj verkoj ĉefe influis britajn kaj usonajn politikistojn.