Terijoki (eksa komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terijoki estas eksa komunumo de Finnlando en cedita areo en Karelia istmo sur bordo de Balta maro sur limito de eksa ŝtatlimito. Nuna urbo Zelenogorsk, kiu estas finne Terijoki, inkludas multe ankaŭ aliaj areoj ol areon de eksa komunumo Terijoki. Ekde jaro 1870 en Terijoki aperis libertemploĝejaro de loĝantoj de Sankt-Peterburgo. La komunumo havis 70 km longan sablan strandon. Post sendependiĝo de Finnlando (1917) rusoj perdis sian eblon vaste uzi la areon do. Poste en la areo multaj finnoj pasigis somertempon. Terijoki estis konata kiel "Riviero de Finnlando." Komunumo Terijoki estis fondita en 1911, kiam ĝi estis distingita el Kivennapa. Poste ĝi ricevis pli areojn el komunumoj Kivennapa kaj Uusikirkko. Vilaĝoj en Terijoki estis ankoraŭ Haapala, Kellomäki, Keskikylä, Koivikko, Kuokkala, Käkösenpää, Luutahäntä, Ollila, Ollinpää, Puhtula, Rajajoki, Tulokas kaj Tyrisevä. Loĝantaro de Terijoki estis escepte multeflanka. Ekzistis pli ol 20 naciecoj. Ekzistis ortodoksuloj, luteranoj, katolikoj, judoj kaj muslimoj. Ekzistis luterana kaj ortodoksa kirko. El Kuokkala komencis la ago de Herran Kansa. La 31-an de decembro la komunumo havis 7 913 loĝantojn. Ĝia terareo estis 121,92 km². Postmilite plejparto de terijokianoj estis movita al Tuusula. Luterana kirko de Terijoki estis igita postmilite kinejo. Ortodoksa kirko de Terijoki estis igita terpomejo.