Termiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Termiko estas

  1. la parto de la scienco fiziko, kiu esploras fenomenojn de varmo, kaj ĝenerale ĉiuj fizikaj fenomenoj rilataj al varmo, kaj
  2. la grupo de maŝinoj, aparte motoroj, kiuj funkcias per varmo.
bildigo de la fenomeno de termika kolono

La subfako elektrotermiko estas la scienco pri varmo produktata de elektra kurento.

Termika konduktivo en fiziko estas la eco de substanco plukonduki la varmon.

Termika kolono en meteorologio estas kolono de varma aero, kiu pro sia varmeco leviĝas en la atmosfero, kaj dum tio suprenportas unuflanke nubojn, sed aliflanke ankaŭ aviadilojn, balonojn, kajtojn kaj aliajn flugmaŝinojn.