Terschelling

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Terschelling (frise: Schylge, normfrise: Skylge) (53° 36′ N, 5° 21′ O (mapo)53.65.35 )

Satelitfoto

estas komunumo kaj vadomarinsulo en la provinco Frislando Nederlando.

Apud West-Terschelling situas la lumturo Brandaris, el 1594, kiu en 1666 estis unu el la malmultaj konstruaĵoj kiuj restis post kiam la angloj incendiis West-Terschelling-on.

Lingvo

Terschelling gastigas ne malpli ol tri lingvovariojn; en la okcidento kaj oriento oni parolas frisajn dialektojn Westers kaj Aasters, dum oni en Midsland parolas holandan dialekton MidslandsMeslonzers, kompareble kun la urbofrisa dialekto. Pro la kreskanta influo de ekstere (inter aliaj de la turismo) la dialektoj pli kaj pli estas forpremitaj de la nederlanda lingvo, kvankam je la okcidenta flanko pli ol je la orienta.

Vilaĝoj kaj vilaĝetoj

Nobro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2004:

Nederlanda nomo Loka nomo Frisa nomo Loĝantoj
West-Terschelling West West-Skylge 2520
Midsland Meslôns Midslân 700
Hoorn Hôane Hoarne 450
Formerum Femearum Formearum 200
Lies Lies Lies 160
Oosterend Aastrein Aasterein 120

Fonto: CBS

Aliaj loĝgrupoj:

Nederlanda nomo Loka nomo Frisa nomo
Baaiduinen Baaidunen ne aplikebla.
Hee Hee ne aplikebla.
Horp nekonata ne aplikebla.
Kaart Kaad ne aplikebla.
Kinnum Kinum ne aplikebla.
Landerum Janderum Landerum
Midsland aan Zee nekonata ne aplikebla.
Seerijp Striep Stryp
West aan Zee nekonata ne aplikebla.

Ŝablono:KomunumojFrislando Ŝablono:Ĝermo-Nederlando