Tertremo de Erevano 1679

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tertremo de Erevano 1679
Preĝejo Sankta Sarkis ruinigita pro la tertremo.
Preĝejo Sankta Sarkis ruinigita pro la tertremo.
Preĝejo Sankta Sarkis ruinigita pro la tertremo.
tertremo [+]

LandoArmenio
Koordinatoj40° 12′ 0″ N, 44° 42′ 0″ O (mapo)40.244.7Koordinatoj: 40° 12′ 0″ N, 44° 42′ 0″ O (mapo)

Dato4-an de junio 1679

Tertremo de Erevano 1679 (Armenio)
Tertremo de Erevano 1679 (Armenio)
DEC
Tertremo de Erevano 1679
Tertremo de Erevano 1679
vdr

La Erevana tertremo de 1679 (ankaŭ nomata tertremo de Armeniotertremo de Garni) okazis la 4-an de junio en la regiono de Erevano en Armenio, tiam parto de la Persa Imperio.

Multnombraj konstruaĵoj estis detruitaj pro la tertremo. En Erevano (Erivan) la plej multaj rimarkindaj strukturoj estis difektitaj. La Fortikaĵo de Erevano estis detruita tute, same kiel la sekvaj kirkoj: Poghos-Petros, Katoghike, Zoravor kaj la Kapelo de Getsemane.

Krome, la proksima Kanaker-vilaĝo estis tute detruita. La klasika helena templo de Garni ankaŭ kolapsis. Inter multaj preĝejoj kaj monaĥejoj, kiuj estis ruinigitaj estis Havuts Tar, monaĥejo Sankta Sarkis de Uŝi, Hovhannavank, Geghard kaj Ĥor Virap.