Testo de Turing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La testo de Turing estas propono por testo de la kapabloj de maŝino pri okazigo de homeca komunikado. En 1950 priskribis ĝin Alan Turing en sia verko "Computing machinery and intelligence" (Komputada maŝinaro kaj inteligento). Laŭ Turing, maŝino estas same inteligenta kiel homo, kiam homo kaj maŝino estas nedistingeblaj dum interparolado — hodiaŭ ekzemple ĉe babilejo en la interreto. Unu el ekzemploj de tio, kiel oni hodiaŭ praktike utiligas la teston de Turing, estas kontraŭspama protekto per teĥniko nomata captcha.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]