Thümmlitzwalde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thümmlitzwalde
Blazono
Thümmlitzwalde (Germanio)
Thümmlitzwalde (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Leipzig
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034386
Poŝtkodo 04668
Aŭtomobila kodo L
Subdivido 5 setlejoj (Ortschaften)
Politiko
Komunumestro Rolf Schneider
Adreso de la administrejo Hauptstr. 30
04668 Dürrweitzschen
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 12° 55′ O (mapo)51.16666666666712.916666666667Koordinatoj: 51° 10′ N, 12° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 173 m
Areo 55,88 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-thuemmlitzwal.de/
vdr

Thümmlitzwalde estis la nomo de nun historia administra komunumo en Germanio, kiu ekestis la 1-an de marto 1994 per kuniĝo de la antaŭe sendependaj komunumoj Böhlen, Dürrweitzschen, Leipnitz, Ragewitz kaj Zschoppach. La 1-an de januaro 2011 la komunumo enkorpigitis en la grandan distriktan urbon Grimma.

Thümmlitzwalde troviĝis en la en aŭgusto 2008 fondita distrikto Leipzig de la federacia lando Saksio, kaj antaŭe estis parto de la tiutempa distrikto Muldental. Fine de decembro 2010 la komunumo havis 3158 loĝantojn. La komunuma teritorio destis 55,88 kvadrataj kilometroj.

Sian nomon la komunumo ricevis de 1500 hektarojn granda arbara areo, nomata „Thümmlitz“. Ĝi kulture karakteriziĝas per multaj rokoj, kiujn la homoj en pasintaj epokoj dekoris per mister-aspektaj signoj.

Partoj de la komunumoj estis

  • Böhlen kun la partoj Böhlen kaj Seidewitz
  • Dürrweitzschen kun la partoj Dürrweitzschen, Motterwitz kaj Muschau
  • Leipnitz kun la partoj Leipnitz, Frauendorf, Keiselwitz, Kuckeland, Papsdorf kaj Zeunitz
  • Ragewitz kun la partoj Ragewitz, Bröhsen, Haubitz, Pöhsig kaj Zaschwitz
  • Zschoppach kun la partoj Zschoppach, Draschwitz, Nauberg, Ostrau kaj Poischwitz