Thagora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thagora
antikva urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 10′ N, 8° 2′ O (mapo)36.1666666666678.0333333333333Koordinatoj: 36° 10′ N, 8° 2′ O (mapo) [+]
Thagora (Alĝerio)
Thagora (Alĝerio)
DEC
Thagora
Thagora
Situo de Thagora

Map

vdr

Thagora (Thacora, Thagura) estas la nomo de antikva urbo en Alĝerio. Ĝi estis sidejo de la episkopo de Numidio, menciita sur la Tabula Peutingeriana kaj la Itinerarium Antoninum. La urbo estis fortikigita de Justiniano. Nuntempe ĝi nomiĝas Taoura. Ĝi troviĝas je distanco de proksimume dudek kilometroj de Thagaste. Vidindaĵoj de la urbo estas ruinoj de roma termobanejo, preĝejo kaj la restoj de bizancia forto.

La martiroj Gratus, Julius, Felix, Potamie kaj iliaj kunuloj estis ekzekutitaj en Thagora en la jaro 302, poste en 304 Sankta Crispine de Thagora.

Oni konas tri episkopojn de Thagora :

  • Xanthippe de Tagore (Kanthippus, Xanthippus Tagonensis) en 401, primato de Numidio ekde la fino 401 laŭ letero de Sankta Augustino (Epist. 59, 1-2). Li partoprenis al la koncilio de Milev de 402.
  • Restitutus, ĉeestis en 411 al la Koncilio de Kartago.
  • Timotheus, ekzilita de Hunéric en 484.