The Chronicles of Narnia: The Lion, the Witch and the Wardrobe (filmo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon The Chronicles of Narnia (filmo). |
"The Chronicles of Narnia: The Lion, the Witch and the Wardrobe" ("Kronikoj de Narnio: La Leono, la Sorĉistino, kaj la Ŝranko") estas usona filmo de Andrew Adamson aperinta en 2005.
DVD de la filmo aperis en aprilo 2006.
Rakonto
Dum kaŝ-ludado en la domo de maljuna profesoro, kvar gefratoj - Peter, Susan, Edmund kaj Lucy - kaŝiĝas en ŝranko, kiu kondukos ilin en sorĉlandon de Narnio.
Tiu nova mondo loĝata de parolantaj bestoj kaj fantastaj kreitaĵoj spertas eternan vintron pro la magiaj povoj de la malbona Blanka Sorĉistino. Helpataj de Aslan, la leono, la infanoj ekiros en eksterordinaran aventuron por ĉesigi la sorĉon kaj redoni al Narnio ties belecon.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: "The Chronicles of Narnia: The Lion, the Witch and the Wardrobe"'
- Reĝisoro: Andrew Adamson
- Scenaro: Ann Peacock, Andrew Adamson, Christopher Markus kaj Stephen McFeely, adaptita de libro de Clive Staples Lewis
- Produktistoj: Mark Johnson, Douglas Gresham, Andrew Adamson, Perry Moore kaj Philip Steuer
- Produkta societo: Walt Disney Pictures
- Buĝeto: 180 milionoj da usonaj dolaroj
- Enspezoj:
- Usono: 291,710,957 $
- Mondo: 744,717,957 $
- Muziko: Harry Gregson-Williams (ekstra: Stephen Barton)
- Foto: Donald McAlpine
- Muntado: Sim Evan-Jones kaj Jim May
- Dekoroj: Roger Ford
- Formato: Kolora filmo - sono DTS / Dolby / SDDS - 35 mm
- Ĝenro: Fantasta, aventura
- Daŭro: 125 minutoj
- Aperdatoj:
- 8-a de decembro 2005 (Germanio, Unuiĝinta Reĝlando)
- 9-a de decembro 2005 (Kanado, Usono)
- 21-a de decembro 2005 (Belgio, Francio)
Rolularo
- William Moseley: Peter Pevensie
- Georgie Henley: Lucy Pevensie
- Skandar Keynes: Edmund Pevensie
- Anna Popplewell: Susan Pevensie
- Tilda Swinton: Jadis, la Blanka Sorĉistino
- Liam Neeson: Aslan, la leono (voĉo)
- Sophie Winkleman: Susan, plenaĝa
- Ray Winstone: S-ro Kastoro (voĉo)
- Dawn French: S-ino Kastoro (voĉo)
- James McAvoy: S-ro Tumnus, la faŭno
- Shane Rangi: Generalo Otmin, armeestro de la Blanka Sorĉistino
- Patrick Kake: Oreius
- Michael Madsen: Maugrim, la lupo (voĉo)
- Elizabeth Hawthorne: S-ino MacReady
- Kiran Shah: Ginarrbrik
- Rupert Everett: La vulpo (voĉo)
Rekompencoj
- Oskaro por plej bona ŝminkado al Howard Berger kaj Tami Lane.
Internaj ligiloj
- C. S. Lewis
- Kronikoj de Narnio
- La Leono, la Sorĉistino, kaj la Ŝranko
- The Chronicles of Narnia: Prince Caspian (filmo)
- Timo Väänänen