La Kronikoj de Narnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kronikoj de Narnio)
The Chronicles of Narnia
romanserio • heptalogy
Aŭtoroj
Aŭtoro C. S. Lewis
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1950
Ĝenro fantasto • fikcio por infanoj • alta fantasta fikcio
vdr

La Kronikoj de Narnio (angle "The Chronicles of Narnia") estas serio da sep fantastaj infanlibroj de C. S. Lewis. Ili prezentas la aventurojn de infanoj, kiuj ludas gravajn rolojn en la disvolvanta historio de la mirinda lando Narnio, kie la bestoj parolas, kaj kie la magio estas furiozanta.

La libroj estas legeblaj kiel alegorio, kaj ili multe aludas al kristanaj ideoj. Lewis, devota kristano, deklaris sian celon, ke la Kronikoj de Narnio servu por prezenti kristanajn teologiajn konceptojn al infanoj dum ili amuzas kaj distras.

Lewis sukcesis, ĉar la Kronikoj de Narnio iĝis popularaj ĉe infanoj kaj plenaĝuloj. Li bone almiksis la teologian ŝarĝon — la libroj ne estas pezaj kaj oni povas legi ilin por aventuro, koloro kaj distro sen pensi pri aliaj aferoj.

La libroj de la serio, eldonorde, estas :

La libroj ankaŭ estas konataj pro la ilustraĵoj de Pauline Baynes.

La Kronikoj de Narnio iĝis sukcesa televida serio de BBC.

La premiero de la nova filmversio de "La Leono, la Sorĉistino, kaj la Ŝranko" fare de Disney okazis la 7-an de decembro 2005 en Londono.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

kovrilo al anglalingva aŭda versio de la libro

esperante/angle (originala titolo)/france/germane/hispane/ruse/svede/turke/finne/rumane/pole/nederlande

  • 1. La Nevo de la magiisto (eo)/The Magician’s Nephew (en)/Le Neveu du magicien (fr)/Das Wunder von Narnia (ge)/El Sobrino del Mago (es)/Племянник чародея (ru)/Min morbror trollkarlen (sv)/Büyücünün Yeğeni (tr)/Taikurin sisarenpoika (fi)/Nepotul magicianului (ro)/Siostrzeniec czarodzieja (pl)/Het neefje van de tovenaar (nl)
  • 2. La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko (eo)/The Lion, the Witch, and the Wardrobe (en)/Le Lion, la Sorcière blanche et l'Armoire magique (fr)/Der König von Narnia (de)/El León, la Bruja y el Ropero (es)/Лев, колдунья и платяной шкаф (ru)/Häxen och lejonet (fi)/Aslan, Dolap ve Cadı (tr)/Velho ja leijona (fi)/Şifonierul, leul şi vrăjitoarea (ro)/Lew, czarownica i stara szafa (pl)/Het betoverde land achter de kleerkast (nl)
  • 3. La Ĉevalo kaj lia knabo (eo)/The Horse and His Boy (en)/Le Cheval et son écuyer (fr)/Der Ritt nach Narnia (de)/El Caballo y su Niño (es)/Конь и его мальчик (ru)/Hästen och hans pojke (sv)/At ve Çocuk (tr)/Hevonen ja poika (fi)/Calul şi băiatul (ro)/Koń i jego chłopiec (pl)/Het paard en de jongen (nl)
  • 4. Princo Kaspiano (eo)/Prince Caspian (en)/Le Prince Caspian (fr)/Prinz Caspian von Narnia (de)/El Príncipe Caspian (es)/Принц Каспиан (ru)/Caspian, prins av Narnia (sv)/Prens Hazarlı (tr)/Prinssi Kaspian (fi)/Prinţul Caspian (ro)/Książę Kaspian (pl)/Prins Caspian (nl)
  • 5. La Vojaĝo de la matenruĝo (eo)/The Voyage of the Dawn Treader (en)/L'Odyssée du Passeur d’Aurore (fr)/Die Reise auf der Morgenröte (de)/La Travesia del Explorador del Amanecer (es)/Покоритель зари, или Плавание на край света (ru)/Kung Caspian och skeppet Gryningen (sv)/Şafak Yıldızının Yolculuğu (tr)/Kaspianin matka maailman ääriin (fi)/Călătorie pe mare cu “Zori de zi” (ro)/ Podróż wędrowca do świtu (pl)/De reis met het drakenschip (nl)
  • 6. La Arĝenta Seĝo (eo)/The Silver Chair (en)/Le Fauteuil d'argent (fr)/Der silberne Sessel (de)/La Silla de Plata (es)/Серебряное кресло (ru)/Silvertronen (sv)/Gümüş Sandalye (tr)/Hopeinen tuoli (fi)/Leul de argint (ro)/Srebrne krzesło (pl)/De zilveren stoel (nl)
  • 7. La Lasta Batalo (eo)/The Last Battle (en)/La Dernière Bataille (fr)/Der letzte Kampf (de)/La Ultima Batalla (es)/Последняя битва (ru)/Den siste striden (sv)/Son Savaş (tr)/Narnian viimeinen taistelu (fi)/Ultima bătălie (ro)/Ostatnia bitwa (pl)/Het laatste gevecht (nl)
mapo de la fikcia lando Narnia