The Legend of Zelda
The Legend of Zelda (ゼルダの伝説 Zeruda no Densetsu?, el la angla, signifanta "La Legendo de Zelda") estas videoludo-serio de Nintendo kreita de Shigeru Miyamoto en 1986. La ludoj ofte okazas en la regno Hajrulio (Hyrule, fantazia medio), enhavante ecojn de aventuro, agado kaj rolludo.
Trarigardo
La ĉefrolulo estas la juna heroo Linko (Link), kies tasko estas savi la regnon, la reĝidinon (Zelda) kaj protekti la Triforton (Triforce, objekto lasita de la tri diinoj kreintaj la mondon, kiu povas realigi ĉiun ajn deziron — se bona homo ekhavas ĝin, ĝi pacigas kaj harmoniigas la mondon; se malbona homo ekhavas ĝin, la mondo kaosiĝas). Ofte tra la historio de Hajrulio, malbonuloj penas preni la Triforton, do Linko devas haltigi ilin kaj redoni pacon al Hajrulio.
Fikcia kronologio
La kronologio de La Legendo de Zelda serio ofte estis temo de diskuto ĝis Nintendo maltenis la libron Hyrule Historia, kiu montris la oficialan kronologion pro la dudek kvina datreveno de la serio. Laŭ Hyrule Historia, la kronologio trie splitigas poste la eventoj de La Legendo de Zelda: Okarino de Tempo (The Legend of Zelda: Ocarina of Time), kio estas kronologie la kvara ludo. Tiu splito rezultas en egaj diferencoj pri la historio de Hajrulio. Laŭ la libro, la historio de Hajrulio estas apartiga en eraoj. La eraoj estas:
- La Erao de Kreado
Laŭ legendoj, la mondo ne ekzistas ĝis la tri oraj diinoj (Dino, Nejruo kaj Faroruo) kunlaboris krei ĝin. La tri diinoj reprezentas kaj faris diferencaj aĵoj: Dino (Din), la diino de potenco, kun ŝiaj fortaj, flamaj brakoj, ŝi moldis la grundon kaj kreis la ruĝan teron; Nejruo (Nayru), la diino de saĝo, verŝas ŝian saĝon je la tero kaj kreis la juro por la mondo; kaj Faroruo (Farore), la diino de kuraĝo, kun ŝia ega animo naskis la vivaĵojn kiu subtenas la juron de Nejruo. Poste, ili lasis potencan objekton, la Triforto, kaj foriris la mondon.
- La Erao de la Diino Hajlia
- La Ĉiela Erao
- La Erao de Kaoso
- La Erao de Prospero
- La Erao de la Forto
- La Erao de la Heroo de Tempo
La malvenka kronologio
- La Erao de Lumo kaj Mallumo
- La Ora Erao
- La Malkreska Erao
La infanaĝa kronologio
- La Erao de Krepusko
- La Erao de Ombro
La plenkreska kronologio
- La Erao sen Heroo
- La Erao de la Ega Maro
- La Erao de la Ega Vojaĝo
- La Erao de la Renaskiĝo de Hajrulio