The Legend of Zelda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

The Legend of Zelda (el la angla, signifanta "La Legendo de Zelda") estas videoludo-serio de Nintendo kreita de Shigeru Miyamoto en 1986. La ludoj okazas en la regno Hyrule (fantazia medio), enhavante ecojn de aventuro, agado kaj rolludo.

La ĉefrolulo estas la juna heroo Link, kies tasko estas savi la regnon, la reĝidinon (Zelda) kaj protekti la Triforton (Triforce, objekto lasita de la tri diinoj kreintaj la mondon, kiu povas realigi ĉiun ajn deziron — se bona homo ekhavas ĝin, ĝi pacigas kaj harmoniigas la mondon; se malbona homo ekhavas ĝin, la mondo kaosiĝas).