The Polar Express (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Polar Express (La Polusa Ekspreso) estas usona animacia filmo de Robert Zemeckis aperinta en 2004 adaptita de la romano The Polar Express de Chris Van Allsburg.

Intrigo

Fine de la 1950-aj jaroj, en la antaŭvespero de Kristnasko, juna knabo kiu komencas ne plu kredi al la ekzisto de Avo Frosto. Dum li endormiĝis, magia trajno nomita "La Polusa Ekspreso" haltas antaŭ lia domo kaj la konduktoro invitas lin supreniri por vojaĝi al la Norda poluso.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post multaj travivaĵoj dum la vojaĝo, la knabo estas elektita de Avo Frosto por ricevi la unuan donacon de Kristnasko. Ekkonsciante ke li povus elekti ion ajn en la mondo, la knabo nur petas bel-sonan arĝentan sonorileton de la kristnaska sledo. La knabo metas la sonorileton en la poŝon de sia ĉambro-robo kaj ĉiuj geknaboj rigardas Patron Kristnasko kiu elflugas por sia jara disdono.

Iom poste, la knabo malkovras ke la sonorileton falis el sia truita poŝo. La kristnaskan matenon, lia fratino malkovras donaceton pakitan sub la kristnaska arbo. La knabo malfermas la skatolon kaj malkovras la sonorileton, liveritan de Avo Frosto, kiu trovis ĝin sur la sidejo de sia sledo. Kiam la knabo sonorigas ĝin, ambaŭ li kaj lia fratino miras pli la bela sono.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Movoj

Eksteraj ligiloj