The Sound of Silence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Sounds of Silence)

The Sound of Silence (trad. La sono de la silento), origine The Sounds of Silence, estas kanto de la usona muzikduo Simon & Garfunkel, verkita de Paul Simon. Studia registrado de la kanto kondukis al registra interkonsento kun Columbia Records, kaj la origina akustika versio estis registrita en Marto 1964 ĉe Columbia Studios en Novjorko por ilia debutalbumo, Wednesday Morning, 3 A.M. Publikigita la 19an de Oktobro, 1964,[1] la albumo estis komerca malsukceso kaj kondukis al la disbandigo de la duo; Simon revenis Anglio, kaj Art Garfunkel al siaj studoj ĉe la Kolumbia Universitato.

En 1965, la kanto ekaltiris atenton en radielsendoj en Bostono kaj tra Florido. La kreskiĝanta elsendado kondukis la diskoproduktiston Tom Wilson, fakte la produktoro de la kanto, remiksi la kanton supertavolige per elektraj instrumentoj kaj drumoj. Tiu remiksita versio estis publikigita kiel unuopaĵo en Septembro 1965. Simon & Garfunkel ne estis prie informitaj ĝis post ties publikigo. Tiu remiksaĵo iĝis No. 1 en la sukcesolisto Billboard Hot 100 por la semajno finanta en la 1a de Januaro, 1966, kio kondukis la duon reuunĝi kaj tuj registri sian duan albumon, kiun Columbia titolis Sounds of Silence kiek klopodo por kapitaligi la sukceson de la kanto. La remiksita unuopaĵa versio de la kanto estis inkludita en tiu tuja albumo. Poste, ĝi aperis en la filmo de 1967 nome The Graduate kaj estis inkludita en la filmodisko "The Graduate". Krome ĝi estis publikigita en la muzikalbumeto Mrs. Robinson en 1968, kun tri aliaj kantoj el la filmo: nome "Mrs. Robinson," "April Come She Will" kaj "Scarborough Fair/Canticle."

"The Sound of Silence" estis inter la dek pintaj sukcesaĵoj en multaj landoj tutmonde, inter kiuj Aŭstralio, Aŭstrio, Okcidenta Germanio, Japanio kaj Nederlando. Ĝenerale konsiderita klasika kanto de "folk rock", tiu kanto estis enmetita en la Nacia Diskoregistro en la Library of Congress ĉar estas "culturally, historically, or aesthetically important" (kulture, historie aŭ estetike grava) en 2012, kun la cetero de la albumo Sounds of Silence. Ekde sia publikigo, la kanto estis inkludita en sekvaj kompilaĵoj, dekomence en la kompilalbumo de 1972 nome Simon and Garfunkel's Greatest Hits.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Sound of Silence en la angla Vikipedio.