Third World

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Third World
Persona informo
TTT
Retejo https://www.thirdworldband.com/
vdr

Third World (Tria mondo) estas jamajka muzikbando de fuzia regeo formita en 1973. Ilia sonstilo estis influita de soulo, funko kaj diskoo. Kvankam ĝi suferis kelkajn ŝanĝojn en la anaro, Stephen "Cat" Coore kaj Richard Daley estis konstantaj membroj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dekomence ili ludis ĉefe en hoteloj kaj noktokluboj de Kingstono kaj (kun The Wailers) kunludis kun The Jackson Five kiam ili ludis en la Jamaican National Stadium.[1] Ili subskribis kontrakton kun Island Records kaj turneis tra Eŭropo kun The Wailers.[1] La debuta albumo kun sama nomo kiel la bando estis publikigita en 1976. Tiu albumo inkludis version de "Satta Massagana", origine ludita de The Abyssinians, kiu iĝis surloka sukceso.

Ankaŭ la dua albumo, 96° in the Shade (1977), inkludis kelkajn lokajn sukcesojn. Notindaj inter ĝiaj ok kantoj estis "1865 (96° in the Shade)", reference al la ribelo de 1865 en Morant Bay, "Rhythm of Life" kaj la nura versio de la albumo, nome "Dreamland", verkita de Bunny Wailer.[1] Ili ludis antaŭ 80 000 personoj en la festivalo Smile Jamaica en 1976.[1]

La plej granda sukceso de Third World okazis fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, pinte per sia versio de la kanto de The O'Jays nome "Now That We Found Love" en ilia tria albumo nome Journey to Addis.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Stephen "Cat" Coore de Third World ludante ĉe Reggae Geel 2022.
Nunaj membroj
  • Stephen "Cat" Coore – gitaroj, violonĉelo (1973–nuntempe)
  • Richard Daley – baso (1973–nuntempe)
  • Tony "Ruption" Williams – drumoj (1997–nuntempe)
  • Norris "Noriega" Webb – klavaroj (2007–nuntempe)
  • AJ Brown – voĉo (2014–nuntempe)
Former members
  • William "Bunny Rugs" Clarke – voĉo (1976–2014; his death)
  • Michael "Ibo" Cooper – klavaroj (1973–1997)
  • Irvin "Carrot" Jarrett – perkutado (1973–1983)
  • Carl Barovier – drumoj (1973–1976)
  • Milton "Prilly" Hamilton – voĉo (1973–1976)
  • Willie Stewart – drumoj (1976–1997)
  • Rupert "Gypsy" Bent III – gitaroj, klavaroj, perkutado, voĉo (1989, 1994)
  • Leroy "Baarbe" Romans – klavaroj (1997–1999)
  • Mikel Wallace – klavaroj (1999)
  • Herbie Harris – klavaroj (2002–2010)
  • Maurice Gregory - klavaroj (2010-2020)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Third World, 1976, Island
  • 96° in the Shade, 1977
  • Journey to Addis, 1978
  • The Story's Been Told, 1979
  • Arise in Harmony, 1980
  • Rock the World, 1981, CBS
  • You've Got the Power, 1982, Columbia
  • All the Way Strong, 1983, CBS
  • Sense of Purpose, 1985
  • Hold on to Love, 1987, Columbia
  • Serious Business, 1989, Mercury
  • Rock the World, 1990, Columbia
  • Committed, 1992, Mercury
  • Live It Up, 1995, Bud Music
  • Generation Coming, 1999, Déclic Communication
  • The Story's Been Told, Island
  • Ain't Givin' Up, 2003, Shanachie
  • Riddim Haffa Rule, 2004, Music Avenue
  • Black Gold Green, 2006, Nocturne
  • Patriots, 2010, Third World Music Group
  • Under the Magic Sun, 2014, Cleopatra
  • More Work to Be Done, 2019, Ghetto Youths International

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Prisoner in the Street, 1980, Island
  • Dedicated to Stevie Wonder, 1982, Buccaneer
  • Third World Live, 2001 , Tabou 1
  • Live in Hawaii & Jamaica, 2002
  • Music Hall in Concert, 2007, Membran Music

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Thompson, Dave (2002). Reggae & Caribbean Music. Backbeat Books. pp. 278–280. ISBN 0-87930-655-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]