Thomas Bormann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas BORMANN (naskiĝis la 29-an de novembro 1958 en Kijlo) estas germana esperantisto kaj ĵurnalisto.

Thomas estas filo de la esperantaj geedzoj Elsbeth kaj Werner Bormann. Li lernis Esperanton en 1973 kaj dum multaj jaroj aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Li fondis GEJ-gazeton en 1979 kaj estis ĝis 1984 ĝia ĉefredaktisto. De 1984 ĝis 1988 li estis prezidanto de GEJ. Li kunfondis la teatran teamon Kia koincido.

Dum sia junaĝo Thomas Bormann loĝis en Hamburgo. Nun li laboras por la radistacio SWR (Sud-Okcidenta Radio), ofte ankaŭ produktas kontribuojn por aliaj radiaj kaj televidaj kanaloj de la federacia unuiĝo ARD de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj kaj vivas en Stuttgart. Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn.

Eksteraj ligiloj