Thomas Pynchon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas PYNCHON (naskiĝis la 8-an de majo, 1937) estas usona verkisto.

Pynchon naskiĝis en Glen Cove, Long Island, Novjorko. En la universitato Cornell li studis fizikon kaj anglan lingvon (i.a. ĉe Vladimir Nabokov). Li interrompis la studadon dum du jaroj por servi en la mararmeo. Post la diplomo en 1957 li eklaboris kiel teknika redaktoro ĉe la firmao Boeing.

Lia unua verko, la rakonto The Small Rain aperis en 1959 en la revuo Cornell Writer. En la jaro 1963 li publikigis sian unuan romanon V. Ekde Thomas Pynchon dediĉas sin plene al la verkado, sed vivas tute retirite kaj apenaŭ aperas en la publika vivo.

Listo de verkoj

  • The Small Rain (rakonto, 1959)
  • V (romano, 1963)
  • The Crying of Lot 49 (romano, 1966)
  • Gravity's Rainbow (romano, 1973)
  • Slow Learner (rakontoj, 1984)
  • Vineland (romano, 1990)
  • Mason & Dixon (romano, 1997)
  • Against the Day (romano, 2006)