Tiradentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiradentes kvaronumita - Pedro Américo (1893).

Tiradentes (La Dentformetanto) estas kromnomo de Joaquim José da SILVA XAVIER (naskiĝis en São José, nuna Tiradentes (urbo) 1746, mortis en Rio-de-Ĵanejro 21-a de aprilo 1792) pioniro de la brazila lukto por sendependo, li malsukcesis kaj estis pendumita de portugaloj.

Li estis filo de modestaj kamparanoj apud vilaĝo São José, nun Tiradentes (urbo), proksime al São João del Rei. Li provis multajn metiojn, kiel dentisto, trupisto, ministo, komercisto kaj inĝeniero, ĝis aliĝi kiel leŭtenanto en la 4-a Kompanio de Drakoj de Minas Gerais.

Li partoprenis politikan movadon konatan kiel Inconfidência Mineira ("Perfido de Minas Gerais"), kiu intencis provoki ribelon kontraŭ portugala regado. Ĝin inspiris la sendependo de Usono. Tiradentes ĉiam legis verkojn de Thomas Jefferson.

La movado fiaskis ĉar kolonelo Joaquim Silvério dos Reis, unu el movadanoj, perfidis siajn kunulojn kontraŭ mono kaj nobela titolo.

Tiradentes estis kondamnita pro "alta perfido" kontraŭ portugala krono, li estis pendumita kaj lia korpo kvaronumita en la 22-a de aprilo 1792.