Tivadar Fekete

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tivadar FEKETE estis rumania hungara ĵurnalisto, novelisto, tradukisto. Li naskiĝis en Pécs la 2-an de novembro 1894 kaj mortis en Ŝegeŝvaro la 4-an de novembro 1940.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tivadar Fekete komencis pristudi juron en Budapeŝto, sed li ĉesis tion kaj li fariĝis ĵurnalisto. Li laboris ĉe la Pécsi Napló (1912-16) kaj ĉe la Szegedi Híradó (1914), pli poste li loksidiĝis en Arad, kaj li estis kunlaboranto de pluraj hungaraj gazetoj de Transilvanio. Li redaktis kaj eldonis la gazeton Fekete Macska (1922-23).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Szerelmes kert, tradukaĵoj el rumana poezio. Arad 1924;
  • Klasszikus kert, tradukaĵoj el rumana poezio. Kv. 1930;
  • Genovéva hercegnő bőre. noveloj, Tv. 1923
  • Ének két halotti maszkról, poemvolumo, Arad 1926).

Fonto[redakti | redakti fonton]