Tivadar Zerich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ZERICH Tivadar estis hungara teologo. Li naskiĝis en Gyergyószentmiklós la 22-an de novembro 1815 kaj mortis en Marosvásárhely la 11-an de junio 1887.

Kariero

Tivadar Zerich pristudis filozofion en Koloĵvaro kaj li finis teologion kaj doktoriĝis en 1840 en Peŝto. Oni konsakris lin pastro en Gyulafehérvár kaj li instruis tie. Pli poste li estis ordinara universitata profesoro pri teologio en la reĝa universitato de Peŝto, fine direktoro de lernejo laj porpastra edukejo de Marosvásárhely.

Fonto