Tobago
Tobago estas insulo kiu situas sude de la kariba maro. Ĝi apartenas al la ŝtato Trinidado kaj Tobago kaj ĝia ĉefurbo estas Scarborough [SkArboro]. Ĝi havas 54.084 loĝantojn.
Geografio
Tobago havas amplekson de 300 km². Ĝi situas je 11ºN, 60ºO; norde de Trinidado.
Loĝantaro
Malkiel Trinidado, kies loĝantaro estas pli multetna (indiĝenoj, kreoloj, baratanoj, pakistananoj kaj afrikanoj), la loĝantaro de Tobago estas majoritate afrikadevena, kvankam dum la lastaj jaroj pliiĝis la fremdaj loĝantoj el Germanio kaj Skandinavio. El la 54.080 loĝantoj, 17.000 loĝas en la ĉefurbo.
Historio
Tobago estis loĝata de karibaj triboj kiam ĝi estis malkaŝita de eŭropanoj. Ĝi estis koloniita de Francio, kaj poste de Nederlando, Britio kaj eĉ de Kurlando (tiam parto de Pola-Litova Unio). Fine ĝi estis prenita de Britio en 1814. Post la forigo de la sklaveco, la ekonomio de la insulo fiaskis kaj ĝi ekestis administrata de Trinidado.