Toktamiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sieĝo de Moskvo (1382)

Toktamiŝo (naskiĝis meze de 14-a jarcento, mortis en 1406) estis mongola militisto de familio de Ĝingis-Ĥano. Kiel ĥano li unuigis Orhordon kaj Blankan Hordon inter 1380 kaj 1395.

Toktamiŝo batalis kontraŭ Grandprinclando Moskvo kaj kontraŭ Tamerlano. En 1382 li atakis Moskvon forbruliginte la urbon.