Tom Elliott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:18, 10 aŭg. 2006 farita de 195.144.83.8 (diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Tom ELLIOTT (1926-1999), unu el la plej elstaraj kaj laboremaj esperantistoj aŭstraliaj, forpasis la 18-an de junio en Matraville. Lerninte mem Esperanton en 1960, li tuj prenis sur sin taskon tutvive plenumotan: estri la tutlandan libroservon. Krome li longtempe servis kiel sekretario (1966-69) kaj plurmandata prezidanto de Sidneja Esperanto-Societo, administranto de la landa Esperanto-revuo kaj kotizperanto de UEA. Radio-elektronikisto kaj fakulo pri komputilaj trafikkontrolsistemoj, li uzis siajn lertojn ankaŭ por la publikigo de multaj aŭstraliaj Esperanto-eldonaĵoj.