Tombo de Sankta Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tombo de Sankta Paŭlo troviĝas en la Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, en Romo, kaj kuŝas sub la ĉefaltaro nivele de pavimo. Ke la senkapigita Sankta Paŭlo estis entombigita ĉe tiu loko fariĝonta, poste, baziliko, neniu dubis pro la multe dokumentita komuna tradicio, interalie de diversaj apokrifaĵoj; sed dum la jaro dediĉita okaze de la dua jarmilo de lia naskiĝo (9 aK - 2009), arkeologoj de la Vatikanaj Muzeoj malkovris sub la ĉefaltaro, pavimnivele, marmoran slabon surcizitan per la sarkofaga skribo "PAULO APOSTOLO MART (nome MARTyri)", tio estas "AL PAŬLO APOSTOLO MARTiro".

Anokaŭ ne eblis malfermi la sarkofagon pro ĝia pozicio sub la altaro artaverko protektita de la leĝoj. Tamen, por vidi kion la sarkofaga interno entenas, oni faris etan truon kaj per sondilo provozita je fotilo inspektis kaj fotis ĉiujn enhavojn kaj nun montras al la publiko, nome ostaj fragmentoj, spuroj de precioza linteksaĵo porpure kolorita kaj borderita per plej pura oro, kaj lazura teksaĵo kun linaj filamentoj. Estis ankaŭ notita ĉeesto de incensograjnoj kaj proteinaj kaj kalkoŝtonaj substancoj. Etaj ostaj fragmentoj, ekzamenitaj laŭ karbono-14 per neinformitaj operanciantoj, rivelis sian originon el inter la unua kaj dua jarcento pK. Do, plej probable tiu sarkofago estas la serĉita tombo, kiu, pro ĝia kaŝita pozicio, povis sin konservi integra kvankam la armeaj okupoj kaj saracenaj disrabadoj. Vatikanaj responsuloj planas malfermi la tutan sarkofagon sendamaĝi la altaran artan verkon.

Se la baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj estis de ĉiam vizitcelo de pilgrimuloj, des pli nun post la malkovro de la tombo kies celebrado konkludis la jaron dediĉitan al la Apostolo de la Gentoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Diveraj efemeraĵoj de la "L’Osservatore Romano" de la Junio 2009, kaj Acta Apostolicae Sedis 2009.
  • JOSé Miguel Garcia, Il protagonista della storia, Rizzoli. ISBN 9788817025140. La libro pritraktas la "armonion" inter la kristanaj tradicioj kaj sciencaj trovaĵoj.