Tone (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rivero Tone

La rivero Tone (japane: 利根川, Tonegawa) estas 322 km longa, do la dua plej longa rivero de Japanujo post la rivero Shinano.

Geografio

La fonto de la rivero Tone situas sur la monto Ominakami ĉe la limoj de la gubernioj Gunma kaj Niigata. Ĝi trafluas la guberniojn Gunma, Saitama, Ibaraki kaj Ĉiba

Historio

La rivero Tone estis iam fama pro ŝanĝo de sia riverujo dum alta tajdo. Estas malfacile nuntempe diri, kia estis ĝia iama vojo. Iam ĝi enfluis en la maron ĉe la golfeto de Tokio, nuntempe la rivero Edo, kiu disforkiĝas de la rivero Tone, enfluas en la maron ĉe Tokio.