Tongariro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tongariro
monto
supermara alteco

1 978 m

Geografia situo 39° 8′ S, 175° 38′ O (mapo)-39.129722222222175.63583333333Koordinatoj: 39° 8′ S, 175° 38′ O (mapo) f4
Tongariro (Nov-Zelando)
Tongariro (Nov-Zelando)
DEC
Tongariro
Tongariro
Situo de Tongariro
Map
Tongariro
vdr

Tongariro estas vulkana masivo sur la Norda Insulo (Nov-Zelando). La monto altas 1.968 metrojn kaj situas en la Centra Altebenaĵo, ĉirkaŭ 20 km sude de la Taupo-lago. Tiel la monto estas la plej norda el la tri aktivaj vulkanoj, kiuj dominas la pejzaĝon de la insula mezo. La unua erupcio de la monto okazis antaŭ ĉirkaŭ 260.000 jaroj, la lasta la 6-an de aŭgusto 2012.

Tongariro estis la nomdonanto de la Nacia parko Tongariro, kiu krom Tongario kaj Ngauruhoe entenas ankaŭ Ruapehu, plej altan vulkanon de Nov-Zelando.