Toon Witkam
Toon WITKAM (n. en 1944) estas nederlanda esperantisto kaj komputika programisto. Post studado ĉe la Teĥnika Universitato en Delft (Nederlando) li eniris la softvar-industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila lingvistiko, li en ĉ. 1982 esperantiĝis kaj iniciatis DLT (Distribuita Lingvo-Tradukado - esplorprojekton, en kiu Esperanto rolis kiel interlingvo). Dum la 1990-aj jaroj li konsilis la Eŭropan Komisionon pri aŭtomata tradukado, laboris kiel gast-esploristo en Japanio kaj estis partotempa profesoro pri informadiko (kogna ergonomio de homa-komputila interfaco) en Delft. Emeritiĝinte post 2001, li nun konstruadas Esperantan vortstatistikan kaj tekstanalizan softvaron. Li estas membro de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino) kaj estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto ekde 2007.
Eksteraj ligiloj
ESPSOF Esperantlingva vortstatistika kaj tekstanaliza softvaro kun konkordancilo