Torre de Santa María (Cáceres)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Torre de Santa María
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Florentino Carrasco García
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 632  (2009)
Geografio
Areo 19.07
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Torre de Santa María (Turo de Sankta Maria) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas Torregueños. La censita populacio en 2009 estis de 632 loĝantoj.

Situo [redakti]

Torre de Santa María estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez; je 35 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,07 km².

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, sed la juna laborforto preferas labori en la ŝtonminejoj de la komarko, kiuj estas pli profitodonaj. Inter servoj iom da komerco, gastejado kaj konstruado.

Kulturo [redakti]

Estas administraj servoj, krom Kulturdomo kiu proponas instruadon kaj organizadon al diversaj sociaj organizoj, inter ili tiuj kiuj prizorgas faman feston de "los tableros", tio estas turoj de ornamaĵoj ĉe kio oni dancas.

Demografio [redakti]

Demografia evoluo de Torre de Santa María (Cáceres) inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
727 711 670 669 673 668