Torrecaballeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrecaballeros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 454  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 4° 1′ U (mapo)40.991944444444-4.0238888888889Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 152 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Torrecaballeros (Provinco Segovio)
Torrecaballeros (Provinco Segovio)
DEC
Torrecaballeros
Torrecaballeros
Situo de Torrecaballeros
Torrecaballeros (Hispanio)
Torrecaballeros (Hispanio)
DEC
Torrecaballeros
Torrecaballeros
Situo de Torrecaballeros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecaballeros [+]
vdr

Torrecaballeros [torekabaLJEros] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Torrecaballeros estas etimologie komprenebla kiel Turo de Kavaliroj. Tiukadre aperas turo inter glavoj en la blazono.

Torrecaballeros en la provinco Segovio.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

En 1247 oni mencias Oter de Caballeros (montetoj), en la 16-a jarcento Tor de Caballeros kaj en 1759 jam kiel Torrecaballeros (Turo de Kavaliroj aŭ de Ĉevalzorgantoj, se ĝi estas pli antikva).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Cabanillas del Monte, Aldehuela, La Torre kaj Torrecaballeros; ĝi okupas totalan areon de 42,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 389 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris pli ol 1 000 el la 2000-aj jaroj pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 10 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Espirdo, Basardilla, Rascafría (Madrid) kaj Trescasas. Parto de la teritorio estas inkludita en la Nacia Parko de la Sierra de Guadarrama. Tra la municipa teritorio fluas rojoj, inter kiuj menciindas Ciguiñuela, alfluanto de Eresma. La altitudo gamas inter 2050 m ĉe la limo kun la provinco Madrido (Alto de las Calderuelas) kaj 1080 m borde de la rivero Ciguiñuela. Aliaj gravaj altaĵoj estas la montopintoj Navahonda (1895 m) kaj La Asperilla (1641 m). La loĝloko mem staras je 1152 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi gravis kiel trapasejo de paŝtistoj kaj centro de lankomercado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Nikolao.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]