Eresma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eresma
rivero
Bazaj informoj
Longeco 134 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Adaja
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Hispanio
Map
vdr

Eresma estas rivero de centra Hispanio, kiu fluas tra Kastilio kaj Leono, nome tra la provincoj Segovio kaj Valadolido. Ĝi apartenas al la baseno de Doŭro, kies subalfluanto ĝi estas. Ĝi estas 134 km longa kaj drenas baseno de 2940 km².

Eresma ekfluas en la valo Valsaín, en la sierra de Guadarrama, fluas norden al San Ildefonso, Palazuelos de Eresma kaj tra Segovio, kiun ĝi ĉirkaŭas per fermita meandro. Poste ĝi sekvas nordokcidenten, al municipoj Valverde del Majano, Hontanares de Eresma, Los Huertos, Armuña, Yanguas de Eresma, Bernardos, Carbonero el Mayor, Migueláñez, Navas de Oro, Coca, Villeguillo kaj Villaverde de Íscar.

En la provinco Valadolido fluas tra Llano de Olmedo, Aguasal, Olmedo, Pedrajas de San Esteban, Alcazarén kaj Hornillos de Eresma. Poste enfluas dekstre en la rivero Adaja, kiu havas malpli da akvo ol Eresma mem. Adaja enfluas en Doŭro ĉirkaŭ 30 km malsupren, ĉe Aniago, iom supren de Tordesillas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]