Torturo dum la milito de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mana elektra dinamo konata per la nomo "ĵeĵen" dum la milito de Alĝerio.

La torturo dum la milito de Alĝerio estis praktikata sur la alĝeriaj kaj francaj loĝantoj fare de la koloniaj fortoj (la franca armeo, ties anstataŭantaj harkioj, la sekreta armita organizaĵo (OAS), la barbuzoj, la polico kaj eĉ koloniantoj) laŭ skalo, kiu laŭ iuj historiistoj kiaj Pierre Vidal-Naquet, frapis centmilojn da alĝerianoj[1],[2],[3].

Ĝi estis uzata ankaŭ kontraŭ harkioj, araboj kaj nigrapieduloj fare de la Fronto por nacia liberiĝo (FNL) kaj de la Armeo por nacia liberiĝo (ANL)[4], sed nek kun la sama sistemigo nek laŭ la sama skalo[5].

La polica torturo ekzistis jam vaste en norda Afriko antaŭ la ribelego de 1954, kiel atestas la atentigo lanĉita, ekde tiu dato, de la verkisto François Mauriac. Ĝi estis sisteme uzata dum la koloniado de la lando, aparte dum la batala kampanjo de generalo Thomas Robert Bugeaud[6], sed ĝi fariĝis firmigita kaj instituciigita kiel militarmilo de la armeo, kiu ricevis ĉiujn povojn, okaze de la «batalo de Alĝero», kiu estis, en 1957, «neretroirebla punkto» pri tio.[7] Tamen, la paso al totala milito kaj al sistemigo de torturo antaŭis la jaron 1957, kiu estas laŭ la tezo de Raphaëlle Branche, la alveno kiel estro de la stabo de Alĝero de generalo Raoul Salan en decembro 1956.

Amnestia leĝo estis voĉdonita la 31-an de julio 1968[8] konfirmante la du dekretojn de la 22-a de marto 1962[9] temas pri la tuto de la deliktoj faritaj en Alĝerio. Tiu leĝo en sia artikolo 1 diras «Estas plenrajte amnestiataj ĉiuj deliktoj faritaj en rilato kun la eventoj en Alĝerio. Estas konsiderataj faritaj en rilato kun la milito de Alĝerio ĉiuj deliktoj faritaj de militistoj servantaj en Alĝerio».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Esploroj en franca lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Pierre Rondeau, Crimes et attentats FLN en Algérie française, Editions Dualpha, januaron 2012, (ISBN 978-2353742097)
  • Jean-Jacques Jordi, Un silence d’État, Les disparus civils européens de la Guerre d'Algérie, Soteca-Belin, oktobron 2011, (ISBN 978-2916385563)
  • Jean Monneret, La tragédie dissimulée : Oran, 5 juillet 1962, Editions Michalon, februaron 2006, (ISBN 978-2841863082)
  • Raphaëlle Branche, La torture et l'armée pendant la guerre d'Algérie, Gallimard, septembron 2001 (ISBN 978-2070760657)
  • Raphaëlle Branche, Sylvie Thénault, Le secret sur la torture pendant la guerre d'Algérie , Matériaŭ pour l’histoire de notre temps, 2000, n° 1, pp. 57-63.
  • Hamid Bousselham, Torturés par Le Pen, Alĝero, Rahma, 2000, (ISBN 996180404X)
  • Hamid Bousselham,Quand la France torturait en Algérie, Alĝero, Rahma, 2001, (ISBN 9961804058)
  • Mohammed Harbi, Benjamin Stora, La guerre d'Algérie, Hachette littérature, 2005
  • Paulette Péju, Ratonnades à Paris, antaŭata de Les harkis à Paris, antaŭparolo de Pierre Vidal-Naquet, postparolo de François Maspero, eld. La découverte.
  • Benoist Rey, Les Égorgeurs, antaŭparolo de Mato-Topé, eldoninto Los Solidarios kaj "Editions du Monde Libertaire, 1999, (ISBN 2-903013-61-6)
  • Escadrons de la mort, l'école française (La Découverte, 2004, 2008) (prezento sur LDH-Toulon.net Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Pierre Vidal-Naquet, L'Affaire Audin, 1957-1978, eldoninto "Éditions de Minuit", 1989, nova pligrandigita eldono
  • Pierre Vidal-Naquet, La Torture dans la République : essai d'histoire et de politique contemporaine (1954-1962), Minuit, 1972
  • Pierre Vidal-Naquet, Les Crimes de l'armée française Algérie 1954-1962, La Découverte, 2001.
  • Pierre Vidal-Naquet, La Raison d'État. Tekstoj publikigitaj de la komitato Audin, La Découverte, 2002 (nova eldono de la libro publikigita en 1962 de "éditions de Minuit")
  • Patrick Rotman, L'Ennemi intime, Seuil, 2002, (ISBN 978-2020537995)
  • Patrick Rotman, Bertrand Tavernier, La Guerre sans nom : Les appelés d'Algérie (1954-1962), Seuil (Poche), 2001, 305 paĝoj, (ISBN 978-2020510646)

Tekstoj samtempaj kun la faktoj[redakti | redakti fonton]

Beletro[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1960 : Le Petit Soldat, de Jean-Luc Godard
  • 1966 : Les Centurions (Lost Command), de Mark Robson
  • 1966 : La Batalo de Alĝero (intallingve "La Battaglia di Algeri"), de Gillo Pontecorvo
  • 1971 : Avoir 20 ans dans les Aurès de René Vautier
  • 1977 : La Question, de Laurent Heynemann
  • 1982 : L'Honneur d'un capitaine, de Pierre Schoendoerffer
  • 2005 : La Trahison, de Philippe Faucon
  • 2006 : Mon colonel, de Laurent Herbiet
  • 2007 : L'Ennemi intime franca-alĝeria filmo de Florent Emilio Siri, scenaro de Patrick Rotman

Dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La intima malamiko, perfortaĵoj dum la milito de Alĝerio, Patrick Rotman
  • Un rêve algérien, Jean-Paul Lledo. Dokumenta filmo, kiu priskribas la revenon en Alĝerion de Henri Alleg, vojaĝo en kiu li reiras inter du revidoj al la lokoj, kie li estis torturita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Maurice Audin, matematikisto mortinta pro torturo en 1957
  • Krangono Bigeard, la metodo uzata por kaŝi korpojn
  • Kabila rideto, murdmetodo uzata de anoj de la Fronto por nacia liberigo (FNL) aparte kontraŭ harkioj
  • Henri Alleg, fama kontraŭkoloniisma batalanto torturita de la franca armeo
  • Larbi Ben M'hidi, kromnomita "la alĝeria Jean Moulin" murdita de la torturistoj de la franca armeo post ricevo de la militaj honoroj.
  • Frantz Fanon, la antila psikiatro, kiu kuniĝis al la kontraŭkoloniisma movado dum la milito de Alĝerio.
  • Pierre Vidal-Naquet denuncis la uzon de torturo.
  • Jean-Marie Le Pen akuzita pri torturoj dum la milito de Alĝerio
  • Marcel Bigeard, Ma vie pour la France, le livre Testament
  • Paul Aussaresses, pravigis uzon de torturo dum la milito de Alĝerio

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pierre Vidal-Naquet, La krimoj de la franca armeo en Alĝerio Arkivigite je 2008-09-22 per la retarkivo Wayback Machine, 2001.
  2. Raphaëlle Branche, Torturo kaj armeo dum la milito de Alĝerio (1954-1962), Parizo, Gallimard, 2001, laŭ sia doktoriĝa tezo.
  3. «Torturo kaj milito de Alĝerio», Le Monde, 17-an de marto 2012
  4. Laŭ la verko La Guerre d'Algérie sub la estrado de la historiistoj Benjamin Stora kaj Mohammed Harbi, la doktoriĝa tezo de Raphaëlle Branche dediĉita al torturo kaj armeo dum la milito de Alĝerio
  5. La historiisto Jean Monneret asertas sur siaj retpaĝoj "www.jean-monneret.com", ke ne veras diri ke la praktiko de torturo estis sistema kaj disvastigita sur la tuta alĝeria teritorio. Ankoraŭ pli malveras diri ke ĉiuj alĝerianoj estis sisteme celitaj. La tuto de la serĉoj pri torturo en Alĝerio de Pierre Vidal-Naquet refutas la tendencon, kiu konsistas en invento de falsa paralelismo inter la krimoj de iuj kaj tiuj de la aliaj, kiel indikita en la antaŭe citita fonto.
  6. Vidu leteron de Leŭtenanto-kolonelo de Montagnac, Leteroj de soldato, Plon, Parizo, 1885 (reeldonita de Christian Destremeau, 1998, p. 153); Alexis de Tocqueville, Travail sur l’Algérie (1841), en Œuvres complètes, Gallimard, La Pléiade, 1991, paĝo 704 & 705; Olivier Le Cour Grandmaison, «Kiam Tocqueville legitimis la buĉojn», Le Monde diplomatique, junion 2001; Escadrons de la mort, l'école française, 2008, paĝo 62
  7. Escadrons de la mort, l'école française, 9-a ĉapitro, «La torturo: armilo de la kontraŭrenversa milito»
  8. Leĝo n°68-697 de la 31-a de julio 1968. Arkivita el la originalo je 2021-07-13. Alirita 2013-07-27.
  9. dekretoj 62-327 (paĝo 3143, en la PDF-dokumento paĝo 7) kaj 62-328 (paĝo 3144, en la PDF-dokumento paĝo 8) de la 22-a de marto 1962, en la retejo de la franca registaro necesas solvi simplan matematikan kalkulon kaj tiam povas elŝuti (france "télécharger") dokumenton en formato PDF, alirita 2023-12-13 (france)