Trajnkapero en 1977

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La trajno ĉe De Punt je la 14-a tago de la kapero.

La trajnkapero ĉe De Punt estis kapero de la 23-a de majo ĝis la 11-a de junio 1977 de la interurba trajno Assen-Groningen fare de naŭ armitaj Sud-Molukanoj apud la vilaĝeto De Punt en la provinco Drenthe Nederlando. La kapero estis finigita per pafado fare de la speciala asistunuo (BBE) de la armeo, sekvita de sturmo de la marsoldatoj, subtenita de la aerarmeo. Pro tiu agado du ostaĝoj kaj ses kaperantoj mortis.