Trakforko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trakforko
Animeo pri trakforko

Trakforko estas instalaĵo en fervoja trako, kiu ebligas al trajno debranĉiĝi de la linio.

Laŭ la manipula forto ekzistas tri tipoj de forkoj:

  • manaj trakforkoj, manipulataj de homo per levumilo; la levumilo povas esti apuda aŭ efiki defore per ŝnuroj;
  • elektromekanikaj trakforkoj, kiujn movas elektra motoro;
  • oleodinamikaj (hidraŭlikaj) trakforkoj, kiujn movas premita oleo.

Ĉe ordinara trakforko la eksteraj reloj (la dekstra de la dekstra branĉo kaj la maldekstra de la maldekstra) estas seninterrompaj kaj fiksaj; la internaj estas moveblaj kaj havas breĉon por permesi al la internaj radoj kruci la neuzatan relon. La du moveblaj reloj estas ligitaj kaj moviĝas kune; aŭ unu aŭ la alia alpremiĝas al ekstera relo por direkti la radojn en la dezirata direkto.

Trakforkoj ebligas nur limigitan rapidon; tiu dependas de du faktoj:

  • Almenaŭ unu el la du vojoj de trakforko devas esti kurba, kaj la kurbeco limigas la rapidon. Ju pli granda estas la kurboradiuso, des pli repida povas esti la trajnoj, sed des pli longaj (kaj kostaj) devas esti la trakforkoj. La maksimuma rapido por la nekurba vojo (se tia ekzistas) ordinare estas pli alta.
  • La breĉoj en la internaj reloj puŝas la radojn kaj portas la riskon, ke rado dereliĝu. Por eviti tion ekzistas gvidaj relpecoj, kiuj premas la alian radon al ĝia relo. Sed tiu mekanismo eltenas nur certan maksimuman rapidon. Trakforkoj por tre altaj rapidoj bezonas duan moveblan parton, kiu fermas po unu el la breĉoj.

Ekzistas trakforkoj kun kvar moveblaj partoj, kiuj ĉe kruciĝo de trakoj ebligas el ajna direkto la elekton inter du vojoj. Malgraŭ kvar moveblaj partoj ili havas nur du poziciojn: krucan (la du eblaj vojoj interkruciĝas) kaj tanĝan (ili tanĝas unu la alian).