Traktato de Frankfurt (1871)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Frankfurt (en franca, Le traité de Francfort; en germana: Friede von Frankfurt) estis pactraktato subskribita la 10an de Majo 1871 en Frankfurto inter la Germana Imperio kaj Francio, fine de la Franci-Prusia Milito.[1] Ĝi ratifis la decidojn de la Traktato de Versajlo de la 26a de Februaro 1871,[2]​ interkonsentita inter Otto von Bismarck kaj la franca registarestro, nome Adolphe Thiers.[3]

La Germana Imperio aperinta el la konflikto havis 540,000 km² inklude la Imperian Teritorion de Alzaco-Loreno.[4] Tamen, ambaŭ regionoj estis redonitaj al Francio laŭ la Traktato de Versajlo de 1919 post la Unua Mondmilito.

La traktato:

  • Konfirmis la landlimon inter la Franca Respubliko kaj la Germana Imperio, kio konfirmis la cedon al Germanio de la francaj departementoj kiuj formis Alzacon, la nordon de Loreno kaj parton de Vogezoj.
  • Permesis al la loĝantoj de la regiono Alzaco-Loreno ĝis la 1a de Oktobro 1872 decidi inter konservi sian francan ŝtatanecon kaj elmigri, aŭ resti en la regiono kaj iĝi germanaj ŝtatanoj (150 740 decidis por Francio).[2]
  • Markis lokojn por la retiriĝo de la germanaj trupoj el kelkaj zonoj (Francio permesis, ke la germana armeo paradu tra Parizo).
  • Reguligis la pagon de la militkompenso pagota de Francio, de 5 000 milionoj de orfrankoj (pagotaj en tri jaroj).[5]
  • Agnoskis la akceptadon de Vilhelmo la 1-a de Prusio kiel germana imperiestro.
  • Postulis la germanan militokupacion de parto de la teritorio de Francio ĝis la kompenso estu pagita (por surprizo de Germanio, la francoj pagis rapide la kompenson). La germana armeo okupaciis parton de la frava teritorio ĝis 1873.

La traktato ankaŭ klarigis la jenajn punktojn:

  • La uzado de la navigeblaj rivervojoj rilate al Alzaco-Loreno.
  • La komerco inter ambaŭ landoj.
  • La interŝanĝo de la militprizonuloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muñoz, Víctor (16a de Aŭgusto 2013). «La guerra franco-prusiana, el final de la unificación alemana». Red Historia. Konsultita la 7an de Februaro 2020.
  2. 2,0 2,1 «Traité de Francfort (10 mai 1871)». Larousse (en franca). Konsultita la 7an de Februaro 2020.
  3. Villarán, Manuel (1993). Fondo Editorial PUCP, eld. Lecciones de derecho constitucional. ISBN 9972421325.
  4. «Traité de Francfort». Encyclopædia Universalis (en franca). Konsultita la 7an de Februaro 2020.
  5. «Traité de Francfort». Arkivigite je 2022-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Archives départementales du Haut-Rhin (en francés). Konsultita la 7an de Februaro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eckhardt, C.C. (majo 1918). "The Alsace-Lorraine Question", The Scientific Monthly, vol. 6, numero. 5, pp. 431-443.
  • Hawthorne, Richard (januaro 1950). "The Franco-German Boundary of 1871", World Politics, pp. 209-250.