Traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR) estas traktato en la Eŭropa Unio, subskribita la 1-an de marto 2012 de dudek kvin registaroj de la Eŭropa Unio, trudas ĉefe la oran regulon pri buĝeta disciplino kaj devas esti ratifita en la sekvaj monatoj. Ĝi estas akompanata de alia traktato, kiu starigas la eŭropan meĥanismon de stabileco (EMS).