Triumfa Arko de Pjongjango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fasado de Triumfa Arko

La Triumfa Arko de Pjongjango (koree 개선문) estas monumento por celebri triumfon de kontraŭjapana milito de Kim Il-sung, lokita ĉe piedo de monteto Moran (모란봉) en Pjongjango. Por konstruado de la arko oni uzis pli ol 10.500 pecojn da granito.

Dekstre de la arko estas skribita jaro 1945, kaj maldekstre 1925. 1925 estas ekbataljaro de Kim Il-sung. 1945 estas la jaro de lia venko. Kvar direktojn de la arko ornamas skulptaĵoj. Sur la orienta kaj la okcidenta flankoj estas skulptaĵoj de monto Pektusan. La suda kaj la norda flankoj surhavas skulptaĵojn laŭ motivoj de «Kanto pri generalo Kim Il-sung».

La alteco de la monumento estas proksimume 60 metroj, kaj la larĝeco estas 52,5 metroj. Ĝi estas la plej granda triumfa arko de la mondo.